Florian Znaniecki

Florian Znaniecki
Persona informo
Florian Znaniecki
Naskiĝo 15-an de januaro 1882 (1882-01-15)
en Świątniki, Włocławek County
Morto 23-an de marto 1958 (1958-03-23) (76-jaraĝa)
en Urbana
Mortis per Kardivaskulsistema malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Roselawn Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jagelona Universitato
Universitato de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Florian Znaniecki
Familio
Dinastio Q63531278 vd
Infanoj Helena Znaniecki Lopata (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
sociologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Sociologio kaj filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Florian Witold ZNANIECKI (naskiĝis la 15-an de januaro 1882 en Świątniki, distrikto Włocławski, mortis la 23-an de marto 1958 en Urbana-Champaign, ŝtato Illinois) estis pola filozofo kaj sociologo, kreinto de la pola akademia sociologio. Liaj verkoj estas konataj en la mondo, precipe en Usono, kie loĝis kaj laboris dum multaj jaroj.

Znaniecki estis unu el ĉefaj reprezentantoj de la humanisma sociologio. Internacian famon donis al li laboraĵo verkita kun William I. Thomas Chłop polski w Europie i Ameryce (esperante: Pola kamparano en Eŭropo kaj Ameriko). Znaniecki postulis konsideri sociajn fenomenojn kiel aktualan aŭ potencian objekton de ies agado (principo de humanisma koeficiento). Laŭ la postulo sociologo devus rigardi la realon per la okuloj de ĝia partoprenantaro (subjekta alpaŝo), sed ne laŭ absoluta observanto (objekta alpaŝo). Znaniecki kiel unu el la unuaj sociologoj aplikis metodon esplori personajn dokumentojn, kiel aŭtobiografioj, leterojmemoraĵoj. Ĉi-maniere li analizis polajn enmigrintojn, kiuj vivis en Usono.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy